Verdire, ni havas grandan mision (krei la mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro), sed ni ne povas sukcesigi ĝin solaj! Venu ankaŭ vi – kaj ni helpu la mondon kune! Partoprenu en la 1-a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio, kiu okazos la 16-an de Majo...
Bonvenon al esperanto.wiki, la nova retejo de Esperanto kaj Libera Scio
Bonvenon al tute nova retejo de la Esperanta Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio! Nia organizo funkcias kiel neformala grupo jam sufiĉe longan tempon, sed ĝis nun ni kiel retejon uzadis nur la informan paĝon ĉe MetaVikio. Kaj ja, ankaŭ niaj profiloj ĉe sociaj retejoj iom similis al retejo 🙂