Ilustru Vikipedion! Jes, vi!

Vikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj. Tamen, ĝia alia, grava (sed ofte prisilentata) parto estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Jes, vi! Kredu! Dum la pasint-jara SES (Somera Esperanto-Studado), okazinta en julio, Esperanto kaj Libera Scio gvidis praktikan programeron pri aldonado de fotoj.

Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020

Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aktive partoprenos la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2020 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Temas pri 2 sesioj en la Virtuala Movada Foiro kaj 1 babilado pri Vikipedio (kaj Vikimedio ĝenerale). La ĉefprezentanto estos nia prezidanto KuboF Hromoslav (Michal Matúšov). Publika listigo estas ankaŭ en nia retejo https://esperanto.wiki/eventoj/ kaj partoprenantoj trovos...

Scroll to top