Stefangrotz kandidatiĝis por administranto de la Esperanta Vikipedio kaj ni invitas vin voĉdoni. Stefangrotz volas administri teĥnikaĵojn, kio estas domajno ne rapide prizorgata sed tre utila, do nuntempe plia administranto bonus.
Etikedo: Vikipedio
Kial indas korekti teĥnikajn erarojn? La projekto “Kontrolu Vikipedion”
Ĉu vi jam trovis rompitajn ligilojn, strangajn strukturojn kaj aliajn strangaĵojn en vikipedio? Ekde aprilo 2024 la Projekto:Kontrolu Vikipedion estas nia “kunlaboraĵo”, videbla por ĉiuj en la ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio. La projekto aŭtomate kolektas eraretojn en ĉiuj artikoloj de nia libera enciklopedio. Dum la lastaj monatoj pli ol 10 000 eraretoj estis forigitaj...
Taylor 49 kandidatigita por administranto de Vikipedio
Taylor 49 estis de la uzanto Fenikals kandidatigita por administranto de Esperanta Vikipedio kaj ni invitas vin voĉdoni. En Esperanta Vikipedio ĉiam estas sufiĉe multe da taskoj por administrantoj kaj nuntempe plia administranto estus utila.
VikiPrintempo COE 2023
VikiPrintempo COE 2023 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Junio 20213 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ...
Trejnado kaj asistado pri Vikipedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
Grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen, longtempe sperta kontribuanto al Vikimediaj projektoj.
Vikipedio, pli ol enciklopedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
Prelego pri vikipedio dum la Germana Esperanto-Kongreso 2023
Angla VikiPrintempo COE (CEE Spring) 2022
Vikikonkurson ĉe la anglalingva vikipedio pri Zamenhof kaj Esperanto organizita de Vikimedio Esperanto
Kunorganizu konkurson pri Esperanto en la angla Vikipedio!
En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!
Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉeesta teknika staĝo ĉe Kvinpetalo kiu intruos pri naturo kaj kontribuoj al vikipedio (kreado/plibonigo de artikoloj pri tiuj temoj).
Festa video pri 300 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio
300 000 artikoloj en la Vikipedio en Esperanto – tiu ĉi iama revo iĝis realo la 18-an de Julio 2021. Ĝi estas granda atingo, kaj samtempe nur unu el multaj kilometroŝtonoj sur la vojo al kreo de la plej ampleksa kaj altkvalita enciklopedio. Ĉe tiu okazo ni kompilis por vi dankan kaj festan videon de...