Vikimedio EO estas ĝoja membro de Vikimedio Eŭropo (VMEU), tutkontinenta Vikimedia organizo. VMEU faras gravan laboron pri politika influado kaj subvencipetado. Por VMEO ni serĉas novan reprezentanto ĉe VMEU. Se vi loĝas en Eŭropo kaj interesiĝas pri politikumado, kandidatiĝu!
Tago de Publika Havaĵo 2024
Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tio, ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon en pluraj landoj de la mondo. Hodiaŭ ni festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day). Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en...
Kunelektu temon de Vikimanio 2024!
Vikimanio, la plej granda konferenco kaj festivalo de la Vikimedia komunumo, en 2024 okazos en Krakovo, Pollando, Eŭropo. La organizantoj invitas ankaŭ vin esprimi vian opinion pri kio estu ĝia ĉeftemo. Elektota ĉeftemo havos gravajn konsekvencojn por starigo de programo kaj provizo de stipendioj, do esprimu vian opinion antaŭ la 19-a de Junio 2023!
Nia membra mastrumado pliboniĝas danke al Erasmus+
En Vikimedio EO ni uzas progresajn teĥnikajn ilojn por plibonigi nian laboron. Sed tio kreas defion, ĉar malpli multaj homoj kapablas uzadi ilin. Tio bone videblas ĉe nia membra mastrumilo CiviCRM. Sed danke al malavara subteno de Erasmus+ ni dum JES 2022/2023 faris trejnadon pri CiviCRM kaj publikigos ankaŭ retan videan kurson.
Iĝu Komitatano A de TEJO nome de Vikimedio EO!
En Vikimedio EO ni petis akcepton kiel Faka Sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj antaŭvidas baldaŭan sukceson! Tio alportos al ni ne nur pli grandan videblecon por subteni la Vikimedian mision, sed ankaŭ belan respondecon – ni bezonas elekti nian reprezentanton en TEJO, Komitatanon A. Se vi aĝas malpli ol 35 jarojn, kandidatiĝu!
Kiel aŭtomatigi varbadon kaj mastrumadon de membroj? Spektu registraĵon de retseminario pri CiviCRM
En VMEO ni uzas tre potencan membran mastrumilon – CiviCRM. Ĝi estas bone uzebla ankaŭ en aliaj Esperantaj organizoj kaj projektoj. Spektu registraĵon de retseminario, kiun ni faris, kaj por profunde lerni venu al nia trejnado dum JES 2022/2023 en Germanio.
Vikimedio dum Retoso kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022
VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la Retoson kaj Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) en 2022 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 prelegon, 2 prezentojn dum la Virtuala Movada Foiro kaj 1 mallongan partoprenon en babilado pri faka agado de UEA. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav).
Podkastoj kaj sciencaj prelegoj – kandidatiĝu por partopreni en repagota projekto de Erasmus+
En Vikimedio EO ni interesiĝas partneriĝi kun TEJO pri subvencipetado por novaj projektoj – pri podkastoj kaj sciencaj prelegoj. Ĉar nia tasko estus precipe trovi interesiĝantojn, ni alvokas vin kandidatiĝi por partopreno!
Serĉata spertulo pri Ĝeneral-Subtena Fonduso de VMF (antaŭe “Jarplana subvencio”)
En Vikimedio EO ni interesiĝas pri peto de pli alta nivelo de subvencio de la Fondaĵo Vikimedio. Sed tiu estas sufiĉe nova por ni, do ni serĉas spertulon pri Ĝeneral-Subtena Fonduso (aŭ eventuale ĝenerale subvencioj de VMF). Se tio estas vi – kontaktu nin!
Reprezentu VMEO-n en la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022
Meze de Oktobro en Norda Makedonio okazos Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022. La renkontiĝo celas helpi al disvolviĝo de la regionaj Vikimediaj organizoj kaj komunumoj, kaj plifortigi kunlaboradon inter ili. Kaj vi povas en ĝi reprezenti VMEO-n kaj / aŭ gvidi programeron!