Trejnado: Profesi-nivela projekta mastrumado per OpenProject (IJF 2023)

  Kio estas la ekzisto-kialo de via organizo? Probable ne nur ekzisti 🙂 Probable fari ion utilan, amuzan, belan, bonan. Varbi novajn esperantistojn, krei medion por amikaj kontaktoj, organizi eventojn aŭ produkti podkastojn – ion fari, esti aktiva, plenumi projektojn. La problemo Sed teni superrigardon pri pluraj projektoj sen taŭgaj helpiloj estas malfacila kaj ekde...

Trejnado pri Vikifontaro (ViPE, Nová Dubnica)

Kvankam Vikipedio estas la plej fama Vikimedia projekto, ĝi ne estas ununura. Ekzistas plurmembra familio, kiu kovras diversajn elementojn, facetojn kaj sintenojn rilate al kreado, konservado kaj prezentado de scio. Unu el ili estas Vikifontaro, kiu kolektas kompletajn tekstojn de aliaj fontoj (libroj, gazetoj, leteroj, paroloj, ks). Vikifontaro estas kiel vikia biblioteko. Venu al la...

Trejnado pri kopirajto, citado kaj alŝutado de plurmediaĵoj (ViPE, Tuluzo)

Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas valore kontribui al ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri kopirajto (tiel, ke viaj artikoloj restu en Vikipedio), pri citado (tiel, ke viaj artikoloj estu fidindaj), kaj pri alŝutado de plurmediaĵoj (tiel, ke Vikipedio prezentu scion ankaŭ per pli engaĝa maniero ol nura teksto). Post la...

Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado – per CiviCRM

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna...

Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE, Bjalistoko)

Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas verkadi ĝin, sed dume ne spertas pri ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri fundamentoj de Vikipedia laboro kaj respondeca rapida tradukado. Post la trejnado vi kapablos memstare verkadi artikolojn por Vikipedio kaj iuj ĝiaj frataj projektoj tiel, ke ili restu kaj estu akceptataj de la...

Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la Vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos,...

Scroll to top